Íà÷àëî

LI JAM LEVIS AL SI MULTAJN NEMANKREITAJN MONUMENTOJN

Angel Sotirov

 

       Versxajne multaj partoprenantoj en beograda libe-kongreso (2004) bone rememoras pri la bulgaro, prezentinta tie ege kuriozan raporton , traktantan la utilojn de la blindeco. Lia esperanto kvazaux ne estis tre perfekta, sed la diskutata temo en lia prelego estis suficxe grava kaj interesega. Sciinte nenion gxis tiam pri la asertoj de la granda auxstria psikologo Alfredo Adler, Spas Karafezov prezentis sin kiel lia arda adepto. Nature nia estimata kaj tre talenta samideano partoprenis ankaux aliajn IKBE en bulgario kaj en aliaj landoj.


      La cxiam entuzziasmigita prezidanto de la Nacia porblindula biblioteko “Luis Braylle1928” Spas Karafezov fervore kaj malavare helpadas al esperanto-movado inter la bulgaraj blinduloj. Per la helpo de la Nacia porbll’a biblioteko estas eldonata multajn jarojn la bulgara brajla revuo “Esperanta fajrero”, kelkaj brajlaj libroj kaj diskoj en esperanto. La aristokrata bibliotekestro tre afable kaj siatempe renkontadas kaj helpadas eksterlandajn nevidantajn verdstelanojn.

      La dudekdujara prezidanto jam konstruis ne unu, kiel la rusa poeto, sed tri nemankreitajn monumenTojn: la disvastigo de la biblioteko per kvar novaj cxambroj; la elektronika biblioteko kun gxiaj naux mil titoloj; la lifto, por kiu li batalas obstine kaj sinofereme 11 jarojn. En 1992 j., kiam s-ro Karafezov komencis gxin gvidi, La Nacia porblindula biblioteko estis preskaux tute “mortinta”. Kiel vera sorcxisto li gxin revivigis nur dum kelkaj jaroj kaj sukcese gxin disvolvis. Sxajne pro lia grandega eldonagado estas pravaj tiuj, kiuj opinias, ke Spas Karafezov estas la bulgara Harald Thilander.

      Li ankaux vicprezedantadis la Union de la blinduloj en Bulgario pli ol 16 jarojn, dum kiuj li respondecadis pri la organiza, kultura kaj sporta agadoj. En tiu periodo li ege zorgadis pri la bezonoj de la blindaj lernantoj kaj studentoj.Ankaux li disvolvadis la parolantan libron, la reton de sonbibliotekoj. Liaj meritoj por bulgaraj bll’j estas fakte neelnombreblaj.

      La maltrankvila plumo de Spas Karafezov donis vivon al multaj artikoloj, eseoj kaj rememoroj. Li estas auxtoro ankau de du libroj: “La koro vidas” (2007) kaj “La lumo de la libroj”.

      Li estis iom da tempo cxefredaktoro de bulgarlingva revuo “Zari”. Preskaux en la sama periodo li sperte kaj altkvalite redaktis revuon “Bulteno de euxropa regiona komitato” de la Tutmonda konsilantaro por la bonstato de la bll’j. La temata bulteno oni eldonadis en kvar lingvoj (angla, franca, rusa, germana) kaj en tri versioj – en normala kaj brajla skribo, ankaux en parolanta varianto.

      La neimageble nelacigxebla multetalentulo estas naskita en urbo gabrovo (Bulgario). Kiel lernanto en la lasta klaso de profesia teksa gimnazio li blindigxas kaj perdas la auxdpovon de la dekstra orelo. Malgraux sia duobla sensa handikapo li finas sukcese juron en la cxefurba sxtata universitato.Iom da tempo Spas praktikas juron en la porbll’a produktada entrepreno en urbo Sofio. Li havas du bonegajn filojn, belegan filinon kaj kvar cxarmajn genepojn.

      Je la 6-a de julio cxijare nia estimata kaj amata samideano 80-jarigxis. Okaze de lia rimarkinda jubileo, ni danku al spas Karafezov pro cxio, kion li faris kaj faras por la bulgaraj nevidantaj esperantistoj. Ankaux ni bondeziru al li bonan sanon, longan vivon kaj abundecon da sukcesoj en liaj sociaj kaj verkaj okupoj!!!

 

Angel Sotirov

Íà÷àëî