| Íà÷àëî REVUO "ESPERANTA FAJRERO" n-ro 1/2011 januaro - marto jaro XXVI aperas kvarfoje jare Organo de la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario /ANEB/Respondeca redaktoro: Danĉo Danĉev, bulv. Marica 6, BG-4002 Plovdiv tel./032/ 64 95 46; 0899 28 48 00 Redakta komitato: Vladimir Ĵelev, Dimo Dimov, Radka Stojanova Eldonantoj: Asocio de la nevidantaj e-istoj en Bulgario /ANEB/, Nacia biblioteko de la bl-loj “L.Braille”, Asocio de la bl-loj en Bulgario /ABB/, La revuo aperas en du versioj: brajla kaj sur KD Lingva prizorganto kaj komputila pretigo: Fani Mihajlova Enhavo: Esperanto – vivo REZOLUCIO de la 76-a IKBE La partoprenantoj de la 76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj kunvenintaj inter la 10-a kaj 15-a de julio 2010 en Vieno, Auxstrio kun 50 reprezentantojel 13 landoj alvokas naciajn blindulo-organizojn en sia agado atenti ankaux viddifektitajn esperantistojn. Moderna sonregistra kaj prestekniko ebligas produktadon de lernomaterialoj en formo oportuna por viddifektitoj. Tiel viddifektitaj studentoj povas partopreni gxeneralajn lingvokursojn kune kun vidantaj kunlernantoj. Veronika Haupt – Kongresa prezidanto Rim.: La rezolucio estis publikigita en revuoj “Bulgara esperantisto” kaj (bulgarlingve) “Zari” (“Auxroro”) kaj “Zvuk i svetlina” (“Sono kaj lumo”). La redakcio
KALENDARO DE ESPERANTO-ARANGXOJ EN BULGARIO – 2011 APRILO: De la 4-a gxis la 10-a – Feriado “Karlova printempo”. Organizanto: E-societo- Karlovo. Adreso por informoj kaj aligxo: kiel supre. (dato sciigota) – 95-jara jubileo de profesoro Pejcxev – urbo Plovdiv. Organizanto: societo “Kulturo”. Adreso por informoj kaj aligxo: evab_bg@yahoo.com MAJO: De la 27-a gxis la 30-a – Festo de la Rozoj. Folklora Festivalo – urbo Karlovo. Organizanto: BEA, AIS – Bulgario. Adreso por informoj kaj aligxo: 4300 Karlovo, p.k. 44, GSM: 0885-056-469. Retadreso: leonov@rozabg.com De la 28-a gxis la 30-a – 85-jara jubileo de Esperanto-societo en urbo Velingrad. Adreso por informoj kaj aligxo: ingx. B.Gagxanov, Velingrad, tel. 0359-54-204, De la 27-a de majo gxis la 22-a de junio – Bulgara-pola AIS studsesio en urbo Karlovo. Organizanto: AIS- Bulgario IUK. Adreso por informoj kaj aligxo: 4300 Karlovo, p.k. 44, GSM: 0885-056-469. Retadreso: leonov@rozabg.com. JUNIO: De la 11-a gxis la 16-a – Internacia simpozio “Apliko de Esperanto en profesia agado” AEPA-2011, Karlovo, Sopot. Organizanto: BEA, AIS-Bulgario IUK. Adreso por informoj kaj aligxo: 4300 Karlovo, p.k. 44, GSM: 0885-056-469. Retadreso: leonov@rozabg.com De la 17-a gxis la 20-a - Internacia Seminario “La religio kaj edukado de la juna generacio”. Festivalo de religia kanto – Karlovo, Sopot. Organizanto: TOLE IUK. Adreso por informoj kaj aligxo: 4300 Karlovo, p.k. 44; GSM: 0885-056-469. Retadreso: leonov@rozabg.com De la 24-a gxis la 26-a – Renkontigxo okaze de la Tago de la kuracaj plantoj – monakejo “Sankta Ilija”. Organizanto: E-societo “Sukceso” – Vraca. Adreso por informoj kaj aligxo: Esperanto, p.k. 26, BG-3000 Vraca. Retadreso: sukceso@bitex.bg AUXGUSTO: SEPTEMBRO: De la 2-a gxis la 4-a – 63-a Kongreso de BEA en urbo Jambol. Organizanto: BEA. Adreso por informo kaj aligxo: 1000 Sofio, p.k. 66, BEA. OMAGXO AL LA 120-JARIGXO DE VASILIJ EROSXENKO EN BULGARIO En la agadplano de ANEB-estraro por 2010 estis planita tutlanda celebrado de la 120-a datreveno de la naskigxo de Erosxenko. La plej impona arangxo okazis en Sofio la 11-an de novembro. Organizantoj estis ANEB kaj Nacia biblioteko de la bl-loj “Louis Braille”. La salono de la biblioteko estis plena de nevidantaj kaj vidantaj esperantistoj el Sofio, Plovdiv, Razgrad kaj ankaux neesperantistoj . La programon gvidis Keranka Milusxeva - vicprezidanto de ANEB. Pri Erosxenko emocie prelegis la prezidanto de ANEB. Stefka Stojcxeva, Keranka Milusxeva, Natasxa Velkova, Radka Stojanova kaj la aktorino Nevena Krasteva recitis en Esperanto kaj en bulgara lingvo versajxojn de Erosxenko kaj pri Erosxenko de Angel Sotirov. Virina ensemblo “Ljulin” sub la gvido de samideanino Rajna Mitina kantis esperantajn kaj bulgarajn kantojn. Estis anoncita la decido de ANEB distingi samideanon Spas Karafezov per la titolo “Honora membro” de ANEB kun honora diplomo. La solenajxo finigxis per koktelo ofertita de la gastigantoj – la biblioteko “L. Braille”. Vladimir Jxelev OKAZE DE LA ZAMENHOF- TAGO La 6-an de decembro 2010 en la E-klubejo de ANEB en Plovdiv okazis renkontigxo kun la nova prezidanto de BEA ingx. Bojxidar Leonov. Gxi estis dedicxita al la tago de Zamenhof. Stefka Stojcxeva recitis la versajxon de Erosxenko “Homarano” kaj d-ro Stefka Stamatova recitis la versajxon “Forgesita dialogo” de la blinda pola poetino Halina Kuropatnicka. Vl. Todorov
REVUO “ESPERANTA FAJRERO” ANKAUX RETE IRAS EN LA MONDON Iuj el la legantoj de “Esperanta fajrero” scias, ke jam kvaran jaron gxi estas legebla ankaux en la reto je sotirof.dir.bg. Bedauxrinde estis tempo, kiam la jxus indikita retpagxaro havis problemojn kaj iuj numeroj ne estis metitaj en gxin siatempe. Vero estas ankaux, ke longan tempon tie la revuo ne estis alirebla por multaj tute blindaj legantoj, kies komputiloj ne havis specialan programeton legantan esperantajn literojn. Sed uzante la tiel nomatan x-sistemon, ekde tria numero de la revuo en 2010-a jaro tiu versio jam farigxis alirebla ankaux por cxiuj interesigxantoj – vidantaj, malfortevidantaj kaj tute blindaj legantoj. Ekde tiam la elektronika versio de revuo “Esperanta fajrero” jam estas dissendata retposxte al 70 samideanoj el jenaj 21 sxtatoj: Auxstrio, Belorusio, Bulgario, Cxehio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Japanio, Kanado, Kroatio, Moldavio, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rusio, Svislando, Ukrainio kaj Usono.Tiu dissendado estas realigebla dank’ al la nelacigxebla Vjacxeslav Suslov el Rusio, cxefgvidanto de Esperanta salono de skajpbabilejo “Ventrilo”. Tiu tre aktuala iniciato estas de Vjacxeslav, lia estas ankaux la realigado de tiu bonega ideo, havanta ankaux gravajn ekologiajn konsekvencojn. Tiamaniere oni sxparas ioman kvanton da brajla papero, oni konservas eble almenaux du-tri arbojn vivaj... La tre helpema kaj talenta Vjacxeslav estas instruisto. Li instruas muzikon en normala muziklernejo. Interalie, versxajne menciinda estas ankaux la fakto, ke la esperanta salono jam ekde la pasinta somero estas vizitata de kelkaj bulgaraj nevidantaj esperantistoj. Al ili ege helpis la sama tre energia Vjacxeslav (Gloro – lia skajpnomo), tre lerta komputiluzanto, cxe ilia aligxo al “Ventrilo”. Andro Slavcxev ÏÎÊÀÍÀ Ïî ðåøåíèå íà ÓÑ íà ÀÍÅ îò 25.03.2011 ñå ñâèêâà ðåäîâíîòî ãîäèøíî-îò÷åòíî ñúáðàíèå íà Àñîöèàöèÿòà íà 28 ìàé 2011 ã. ïðè ñëåäíèÿ äíåâåí ðåä:
Ñúáðàíèåòî ùå ñå ïðîâåäå îò 11 ÷. â ãð. Ïëîâäèâ, â åñïåðàíòñêèÿ Êàíèì ÷ëåíîâåòå íà Àñîöèàöèÿòà äà ó÷àñòâàò â ñúáðàíèåòî. Îò Óïðàâèòåëíèÿ ñúâåò SXTATA LICENCO POR INTERNACIA E-CENTRO POR PROFESIA AGADO “ESPERINFORM” – KARLOVO, BULGARIO Per Ordono N 1/03.01.2011 la Prezidanto de Nacia Agentejo por profeisa B. Leonov El la vivo de la nevidantoj VLADIMIR JXELEV – REE JUBILEULO Preskaux cxiam li parolas ege serioze, oficiale, stakato, eldirante kvazaux ordonojn. Versxajne nome pro tio mi EGE OFTE opiniis, ke se li havus normalan vidpovon, sxajne li nepre estus rigora kaj senrida oficiro. En sia militista kariero li certe igxus kolonelo, eble ecx generalo. Sed la sorto komisiis al li tute aliajn misiojn. Kaj cxi tiujn taskojn li plenumis kiel perfekta SOLDATO – precize, fervore, sindoneme, impete kaj sinofereme. Je la 22-a de januaro 2011 li denove farigxis jubileulo. Tiam kun la plej proksimaj parencoj Vladimir Jxelev festis sian 75- an datrevenon. Nature estis multaj tostoj kaj bondeziroj koncernantaj la sanon kaj la okupojn de la felicxa jubileulo. Li ricevis multajn telefonajn kaj skribajn salutojn el la tuta nia lando, ankaux el pluraj sxtatoj de la terglobo. Eksterlandaj kaj bulgaraj amasinformiloj markas lian jubileon kaj publikigas konvenajn tekstojn kaj fotojn. Vlado naskigxis en urbo Dobricx. Malgraux sia malforta vidpovo, kiun li havas de frua infana agxo, li ne vizitis specialan lernejon, sed finis NORMALAN gimnazion. Fininte gxin, tuj li komencis labori kiel instruisto en proksima cxe sia naskigxurbo vilagxo. Multajn jarojn Vladimir laboris en blindulaj produktadaj Entreprenoj kiel laboristo, ankaux kiel oficisto en regionaj estraroj de Unio de la blinduloj en Bulgario en la urboj Varna kaj Plovdiv. Sed li revenas al sia unua profesio kaj preskaux 20 jarojn li estas talenta kaj amata instruisto en la Nacia centro por blindulrekapabligo. Tiun institucion dum iom da tempo s-ro Jxelev ecx gvidas sukcese kaj tutanime. Nia verdstela jubileulo komencas lerni E-on aligxinte al koresponda kurso en la fora 1958 j. Multajn jarojn li estas aktiva kaj sindonema membro de Bulgara Esperanto-asocio (BEA). Ne estas alia bulgara vidhandikapito atinginta tiel altajn poziciojn en la centra estraro de BEA. Kaj kompreneble, tute meritite, en 2007 j. Vladimir estas proklamita Honora membro de tiu organizajxo. Kelkajn jarojn li estis iniaciatema kaj postulema PREZIDANTO de Esperanto - domo de kulturo en urbo Plovdiv. Krome eblå li estas tiu bulgara viddifektita e-isto, kiu vizitis plej multajn eksterlandajn E-ajn arangxojn. Vladimir Jxelev estas la unua bulgaro-estrarano de LIBE. Sxajne li estas ankaux la ununura bulgara nevidanto, longjara membro de Sennacia asocio tutmonda. Kaj ankoraux alia, tre grava fakto inter la biografiaj donitajxoj de la tre agema Vlado: per la netaksebla helpo de la lingva prizorganto Fani Mihajlova, li kiel vera sorcxisto reanimigis en 1995 j. revuon “Esperanta fajrero” cxesinta aperadi post la forpaso de sia unua redaktoro Todor Sxosev, eminenta bulgara E-poeto. Restartiginte tiun revuon, li estas gxia cxefa kaj ununura, tre entuziasma redaktoro gxis septembro 2001, kiam la pezan redaktoran stafeton de liaj manoj suficxe sentime kaj gxojege prenas Dancxo Dancxev. Proksimume kvin jardekojn la vojagxaj impetoj firme kaj sencxese obsedas Vladon, kiu kuragxe kaj senlace veturas orienten kaj okcidenten. Dank’ al Esperanto li vizitis plurajn euxropajn landojn, iujn el ili multfoje. Promenante en eksa Sovetunio, li sukcese trovis sian geedzan duonon – la bonkoran ukraininon Marija Gavrilovna, kiu nun estas ankaux sindonema e-istino kaj fidela lia sekretariino. Sed sendube, la monumento nemanfirata kaj alta de Vladimir Jxelev kiel sociaganto estas la fondita en 1998 j. de li kaj liaj sampensantoj Asocio de la nevidantaj E-istoj en Bulgario(ANEB). Nur du jarojn post sia fondigxo, en la komenco de 2000 ANEB laux sia membraro de 71 personoj okupis tre firme la duan lokon en LIBE. ANEB organizis du IKBE en Plovdiv (2000) kaj en Albena (2007). La internacia e-ista renkontigxo en 2003-a jaro (Varna), laux la konfesoj de multaj eksterlandaj gee-istoj, havas cxiujn karakterizajxojn de LIBE-kongreso. Post kiam estis fondita ANEB, la agado de la bulgaraj nevidantaj e-istoj komplete revigligxas: cxiujare okazadas tritagaj someraj renkontigxoj de la bulgaraj blindaj e-istoj; estas organizataj kursoj de E-o por komencantoj kaj progresintoj; revuo “Esperanta fajrero” ekaperadis ankaux en sona kaj interreta versioj; estis eldonitaj en brajlo, surkasede kaj surdiske kaj en elektronika varianto E-aj lernolibroj, vortaroj, libroj kaj aliaj lernhelpiloj; ANEB havas vastan kaj bone mebligitan klubejon, kiun uzas la ceteraj plovdivaj e-istoj; okazas ankaux literaturaj konkursoj k. a. Nature, la plej gravan rolon por cxi tiuj evidente menciindaj sukcesoj de ANEB, ludas gxia nelacigxebla motoro - la prezidanto Jxelev. Vlado Jxelev estas verkinta centojn da jxurnalistaj tekstoj, ankaux multajn prelegojn publikigatajn en diversaj E-aj gazetoj kaj revuoj. Li ankaux auxtoras talente plurajn bulgarlingvajn tekstojn pri E-o kaj pri variaj Esperanto-arangxoj, ankaux pri aliaj temoj, precipe en la kampo de bll- edukado kaj rekapabligo. La altklerigita pedagogo Jxelev estas kunauxtoro de interesa brajla lernolibro. Nia maltrankvila samideano estas ankaux auxtoro de la libro “E-o inter la bulgaraj nevidantoj”. Por iuj el la afablaj legantoj versxajne estos sciinda ankaux la kurioza fakto, ke estas versajxoj kaj rakontoj subskribitaj de la multestimata jubileinto. Ni, samideanoj, kolegoj kaj amikoj, tutkore gratulas la karegan jubileulon, dezirante al li bonan sanon, longan vivon, plurajn sukcesojn en liaj variaj roloj kaj okupoj!!!Angel Sotirov Literaturo, arto, kulturo CXU NENIU ESTAS PROFETO EN SIA PATROLANDO? La mondkonata aserto de Jesuo Kristo, ke “neniu estas profeto en sia patrolando”, sxajne ege validas ankaux pri la sorto de cxitiu verkisto kaj poeto. Jam en 1924 j. volumo kun liaj literaturaj verkoj aperas en Japanujo. Post dek jarojn en Cxinujo estas eldonita libro, enhavanta parton de lia verkaro. Denove en Japanujo, en 1959 jaro estas aperintaj jam tri vlumoj, kies auxtoro estas ankaux li. Gxis tiam en Rusujo, lia patrolando, estas aperinta ecx ne unu libro, ecx ne unu pagxeto, prezentantaj liajn literaturajn verkojn... En la japana enciklopedio la nomo de Vasilij Erosxenko estas kune kun la nomoj de la mondfamaj verkistoj kaj agantoj de la kulturo. En la “Granda soveta enciklopedio” ecx ne vorto pri li… Versxajne estas tute normala longega soveta silentado, cxar Vasilij Erosxenko verkas siajn fabelojn, rakontojn, baladojn, legendojn, dramojn kaj versojn nur en japana kaj en Esperanto. Eble sovetaj fakuloj bezonis ian tempan distancon por adekvate pritaksi la veran valoron de la verkaro, kreita de la eksterordinare multekapablega nevidanto, ne en siaj denaskaj lingvoj – rusa kaj ukraina. Cxinaj kaj japanaj fontoj senhezite asertas, ke vasilij Erosxenko estas ukraino. Ankaux laux ukrainaj esplorantoj nelacigebla turisto sendube denaske estas bilingvano. Vere estas, ke en lia naskigxvilagxo Obuhovka(belgoroda regiono) logxas rusoj kaj ukrainoj.Ankaux estas vero, ke lia familinomo estas tipe ukraina, sed estas pluraj rusoj kun ukrainaj familinomoj Sxajne al sovetregximuloj neniel placxis liaj esperantista kosmopolitismo, literatura Simbolismo kaj romantismo. Ili sendube neniam povis forgesi ankaux liajn junulajn simpatiojn al la anarkiismo kaj la bahaismo. La sovetaj specialaj servoj eble havas siajn solidajn argumentojn “ekziladi” plurtalentan alipensanton en Cxukotkon, Turkmenion kaj Uzbekion, for de Moskvo. Kvazaux pro lia totala blindeco, tiuj servoj estas tro toleremaj al “japana” poeto Vasilij Erosxenko, forbruligante la plimulton da ruslingvaj manuskriptoj de li, sed lasante lin mem viva... En esperantlingva vikipedio estas skribite, ke Vasilij Erosxenko estas verkisto, lingvisto, pedagogo… En la temata artikolo pri li oni indikas, ke li estas ankaux poeto, vojagxanto, muzikisto kaj konvinkita esperantisto. La vojagxbilanco de la nelacigxebla blinda vojagxanto Vasilij Jakovlevicx Erosxenko estas du kontinentoj (Euxropo kaj Azio) kaj dekunu landoj, kiujn li vizitis ene de dekunu jaroj, cxiam sen akompananto. Cxie la senvidpova poligloto propagandis esperanton inter la blinduloj kaj viduloj. Japanujo estas la unua azia lando, kiun Vasilij vizitas, en japana lingvo li provas verki, al la japanaj revuoj tuj placxis liaj literaturaj provoj kaj ili komencis ilin publikigi. En Japanujo li vivas plej longe – kvar jarojn, tie li amikigxis kun multaj japanaj politikaj kaj kulturaj agantoj, precipe kun elstara dramverkisto Akita Udzjaku. En Cxinujo Erosxenko restas nur du jarojn. Lia bona amiko, afabla gastiganto kaj lerta tradukisto estis la granda cxina verkisto Lu Sin, ankaux eminenta esperantisto. La cxinaj revuoj estas favoraj al la poeto kun gitaro kaj aperigas liajn verkojn sur siaj pagxoj. Ecx iom da tempo la rusa gasto instruas en Pekina sxtata universitato esperanton kaj rusan literaturon. Tri jarojn la scivolema tiflopedagogo vojagxadas ankaux en Tajlando, Birmo kaj Hindujo. Tie li ankaux disvastigis kaj instruis esperanton, helpis la edukadon de geblinduloj en Tajlando kaj Birmo. Al la kapablega etnografo el fora Rusio tre placxis la birmaj legendoj, iujn el ili li registries, prilaboris kaj publikigis en japana revuo. La biografoj de Vasilij Erosxenko asertas, ke li MEM ofte nomas sin SXERCE “vaganto”. Mi aldonus “verdostela”, cxar sur lia brusto cxiam briladis la verda stelo.Sed la verdostelaj vojagxoj de neimageble multflanka talentulo komencigxas en Okcidenteuxropo, en kiu li restas sep monatojn. Dum ses monatojn la dudekdujara esperantisto estas en Britujo, kie li intense lernis anglan lingvon, de kiu gxis tiam komprenis neniun vorton. En Germanujo, Francujo kaj Britujo, cxie Vasilij estis renkontata kaj gastigata de lokaj geesperantistoj, kiuj manifestas la mondkonatajn esperantistajn solidarecon kaj gastigemon. Tre lernema talenta muzikisto estas esperantistigita de Anna Sxarapova - tradukistino, elstara aganto de internacia Esperanta kaj vegetara movado. Sxi invitas la inteligentan junan violoniston en siaj kursoj pri lernado de Esperanto. La esperantoinstruistino motivigas sian ege progresintan kursiston viziti Britujon, por dauxrigi sian muzikan edukadon, kaj sxi arangxas ankaux la helpon al Vasilij Erosxenko, movigxanta okcidenten kiel verdostela stafeto inter la geesperantistoj tra tuta Euxropo. Dank’ precipe al Esperanto, la kuragxa esploranto komencas siajn longdauxrajn vojagxojn, komence – okcidenten, kaj dauxrigas ilin poste – orienten.Per Esperanto li farigxas elstara poligloto,uzante proksimume dek lingvojn. En dauxro de pli ol kvindek jarojn la rilato al la literaturaj verkoj de Vasilij Erosxenko en Rusujo estas radike sxangxita. Jam estas tradukataj kaj eldonataj libroj de li kaj pri li. Oni organizas sciencajn kaj sciencpraktikajn konferencojn, literaturajn konkursojn okaze de la datrevenoj de lia naskigxo. En interreto estas multaj ruslingvaj retligiloj, enhavantaj abundan informadon pri Vasilij erosxenko. Ankaux ekzistas bona retpagxaro en rusa, dedicxita al la nevidanta mondfamulo . Konsiderante tiujn jxus menciitajn faktojn, mi denove demandas min: cxu la aserto de Jesuo, citita komence de nuna teksto, cxiam validas? Per la tuta sia vivo, la verdostela eminentulo prezentas bonegan ekzemplon kiamaniere eblas transiri la vivajn embarasojn kaj obstaklojn. Samtempe li estas brila modelo de propagandado kaj uzado de esperanto. Per de sia verkista kaj poeta talento, ankaux Vasilij Erosxenko konstruis al si mem monumenton nemanfaratan kaj altan! Evangel Cxilingirov LULKANTO
Vasilij Erosxenko Ekkonu nian landon kaj popolon INTERESA TROVAJXO DE LA BULGARAJ ARKEOLOGOJ Urbo Sozopol estas vera perlo sur la bordo de nia Nigra maro pro sia arkitekturo kaj historio. Antauxnelonge en gxi okazis io netakseble grava – ne nur por la cxemara regiono, sed por la tuta nia lando. Sur la proksima insulo Sankta Johano estis trovita parto de la relikvoj de unu el la plej respektataj sanktuloj en la tuta kristana mondo – S-ta Johano La Antauxulo kaj Baptisto. Dancxo Dancxev
Humuro Donaco Gxentileco Deziras korespondi 17-jara lernantino en lernejo por viddifektitaj infanoj, tute blinda, komencanta esperantistino deziras korespondi brajle kun samagxuloj por perfektigi siajn lingvokonojn:
Funebraj sciigoj De revuo “Tempo” ni eksciis pri la forpaso de la edzino de nia kroata samideano el Zagrebo Branko Repac, Maria, ankaux aktiva kaj fervora esperantistino, en decembro 2010. ANEB-estraro Cxi-tiun numeron de la revuo kompilis Dancxo Dancxev. |
| Íà÷àëî |