Al Vasilij Erosxenko
Naskigxinta en Rusujo,
Verkas vi en Japanujo.
viaj verkoj estas belaj,
La fabeloj – ecx ribelaj!
Havas vi aglegan koron
Skribas vi popolajn morojn.
Estas vi lingvist’ elstara,
Ankaux pedagog’ longjara.
Ludis vi en muzikbandoj...
vi logxadis multajn landojn,
Instruante esperanton,
Igxis vi verdstelvaganto.
Angel Sotirov