| Íà÷àëî SULTANKA – LA SOLKANTISTINO KAJLASAMIDEANINO
Angel SOTIROV
Kelkaj generacioj blindaj geesperantistoj el Ameriko, Euxropo kaj Azio konas sxin.Versxajne ne estas alia bulgara blinda esperantisto kun tiom multe da geamikoj inter nia samideanaro. Sxiaj bonaj amikoj estis la plej eminentaj nevidantaj esperantistoj. Sultanka Mineva naskigxis en Plovdiv. Sxi studis en bll-lernejo, kie lernis E-on. Fininte la lernejon Sultanka edzinigxas kaj logxas en Ruse cxe sia bopatrino. Tie sxi finis gimnazion.. Dank’ al majstro Babekov por unua fojo Sultanka farigxas solkantistino kantante la soloan partion en la kanto “”kanto de fisxisto”, kies muzikon komponis Babekov mem. La auxtoro de teksto de cxi-tiu kanto estas Najden Valcxev. “La kanto de fisxisto” ecx estis registrita sur la gramofondisko. Dank’ al la vokalaj pedagogoj Lazar Maksimov, Ekaterina Spiridonova Rusko Ruskov k.a., la kantistan talenton de Sultanka disvolvigxas ka sxi estigxas eminenta solistino de la koruso. Sxi komencis kanti ankaux la plej popularajn opperajn ariojn kiel cxi-tiuj de Toska, de Norma, de Santuca k.a. La bulgara profesia bll-hxoro certe estas suficxe bona skolo por kantistoj, cxar en gxi komencas sian kantistan karieron imenentaj operaj tenoroj kun normala vidpovo kiel Mihxail Svetlev,Hristo Kamenov Mihail Tomasxov k.a. En cxi-tiu koruso profesie startis aknkaux vidhandikapulo Radostin Georgiev, nuna fama solisto en filharmonia koruso. Dum la kvindekaj jaroj de pasinta jarcento la dirigentoj kaj artistoj-korusistoj de La profesia bll.koruso estis intelekta elito de de la bulgara blindularo. Cxi-tiu elito tiam suprenigis kaj malsuprenigis la bulgarajn bll.uniajn prezidentojn . La bulgara bll.asocia gvidantaro tial longan tempon havis grandan respekton alla profesia bll.koruso. Kun sia hxolera temperamento ankaux Sultanka estis tre aktiva sociaganto. Sxajne la sofia IKBE , okazinta en 1963, en kies kulturprogramo partoprenis bulgara profesia bll-koruso, tre helpis al Sultanka aligxi tre active en E-movado. Kune kun Tanja Mileva(alia bulgara mondfama esperantistino) kaj Stefan Paskulov Sxi komencis partopreni en IKBE , en kies kulturprogramoj Sultanka prezentis famajn operajn ariojn. Ecx en Rimini(Italio) kaj Stokholmo(Svedio) Sultanka Mineva kaj Stefan Paskulov havas koncertojn ne nur por la samideanaro, sed ankaux por neesperantista publiko. La unua IKBE ekster Bulgario, en kiu Sultankapartoprenis, estas IKBE, okazinta en Budapesxto(1966), la dua IKBE –, tiun, organizita en Helzinki(1969), denove la triopo estas la sama: Sultanka, Tanja, Stefan. Aligxinte kelkiam al ilia grupo alia fama blinda esperantisto kaj eminenta bulgara muzikisto Mihail Karamihajlov, la triopo igxas kvaropo. Cxi-tiuj kelkaj felicxuloj ofte sukcesis penetri okcidenten tra la “fera kurteno” en la tempoj de la “malvarma milito”. La 6-an de decembro sultanka kune kun siaj parencoj kaj amikoj festus 80-jaran jubileon.Sed la 22-an de marto, post longa kaj peza malsano, sxi forpasis. Ripozu en paco kara niasamideanino!!! Angel Sotirov La 22-an de majo, 2010 |